Ne estas facile por mi skribi nekrologon pri samideanino je pli ol 40 jaroj pli juna ol mi mem estas, kiun mi konis ĉiam gaja, energiplena, kun multaj planoj en la estontecon. Sed la vivo estas iam kruela. Kaj mi volas per sekvaj vortoj omaĝi Stanjon, rememorigi ŝin al tiuj, kiuj same kiel mi bone konis kaj amis ŝin kaj prezenti ŝin al tiuj, kiuj ne mem havis bonŝancon konatiĝi kun ŝi.
Stanislava Chrdlová, en Esperantujo konata sub la kares-nomo Stanjo, naskiĝis la 1-an de oktobro 1954, kiel 16-jaraĝa ŝi esperantistiĝis kaj jam post tri jaroj ŝi sukcesis en la ekzamenoj de Ĉeĥa Esperanto-Asocio pri la kapablo instrui.
Profesie ŝi estis pedagogo, finstudinto de Universitato en Olomouc. Ofte ŝi gvidis intensajn lingvajn kursojn de Esperanto kaj de la ĉeĥa per rekta metodo, ankaŭ eksterlande, inter alie en Germanio, San-Marino, Koreio kaj aliloke. Ŝi ankaŭ kunverkis Lernolibron de Esperanto por ĉeĥoj kaj Bazan ĉeĥan konversacion por eksterlandanoj.
Multaj esperantistoj konas ŝian entuziasmon por la ĉeĥa kaj precipe por la moravia folkloroj, kiujn ŝi tiom ĝojplene prezentadis prelegante, kantante, dancante... Sed por multaj Stanjo certe restos en memoro kiel perfekta ĉiĉerono tra Prago kaj tra la tuta Ĉeĥio kaj organizanto de pluraj okazaĵoj por esperantistoj, ĉiam respondeca, serioza rilate siajn taskojn, tamen amika, helpema, komprenema al ĉiuj. Mi mem neniam forgesos ŝiajn kontribuojn kaj afablecon dum organizado de eventoj por ni, IFEF-anoj: dum du IFEF-aranĝoj en Dobřichovice (ĉu terminara seminario, ĉu estrarkunveno), dum la organizo de Skisemajno kaj ĝia antaŭprogramo turisma en 1996 aŭ laste dum la festeno omaĝe al 90-jariĝo de la honora membro de IFEF Jaromír Babička. Sian gastamon ŝi ofte montris al esperantistoj – ankaŭ al mi – mi ja gastis plurfoje ĉe la familio Chrdle, precipe en la tempo, kiam mi kun ŝia edzo Petro strebis (sukcese!) pere de Esperanto membrigi ĉeĥajn fervojojn al FISAIC – kaj dum pluraj aliaj okazoj.
En mia memoro Stanjo restos ne nur respondeca persono, kiu ĉiam plenumis centprocente akceptitajn taskojn, sed ankaŭ gaja kaj kapabla fari bonan amuzan etoson. Neniu partoprenanto de Internacia Skisemajno de IFEF en Dlouhé Stráně forgesos ŝin dum la maskobalo!
Lastan fojon ni povis renkonti Stanjon dum pasintjara IFEF-kongreso en Le Mans, kiam ŝi jam sentis doloron, tamen nur post ŝia pli frua reveno hejmen kaj tuja operacio oni eksciis, pri kia danĝera speco de kancero ŝi suferas. Tamen, jam sciante pri sia sorto, Stanjo plu agis en Esperantujo: plenumis sian funkcion de la ĉefdelegito de UEA por Ĉeĥio, kunorganizis en julio la SAT-kongreson en Karlovy Vary (kie ŝi ankoraŭ vigle prelegis kaj lastan fojon prezentiĝis en moravia nacia kostumo) kaj en aŭgusto ILEI-konferencon, same en Karlovy Vary (Karlsbad).
Nekredeble heroe Stanjo batalis kontraŭ la terura malsano revante pri la pluvivo, eĉ se handikapita. Sed sian vanan batalon ŝi malvenkis la 28-an de januaro 2000. Simbole la urno kun la cindro de Stanjo troviĝas en la urnejo de la preĝejo de St. Nikolao en Malnovurba placo en Prago, kie ŝi tiom ofte, ĝoje kaj fiere gvidadis turistojn.
Koran dankon, Stanjo, por via laboro por ni kaj por via afableco!
[La nekrologo skribita de Joachim Gießner, honora prezidanto de IFEF, aperis en Internacia Fervojisto, n-ro 2/2000]
Pokud není uvedeno výslovně jinak, toto dílo i jeho jednotlivé části podléhají licenci Creative Commons Uveďte původ-Neužívejte komerčně-Nezpracovávejte 4.0 Mezinárodní License.
Created by Katjo